UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Nov 5, 2009

Plinovigo de la Esperanto Klavaro - EK!

La Plej nova, versio 3.6, de la Esperanto Klavaro - EK!

Jen plej nova mesaĝo el la populara, sed nun nur Interreta, www.eventoj.hu
el Hungario. Ĝi temas pri bonege konata kaj alte aprezata per la
Esperanto parolantoj, Esperanto Klavaro - Ek! Ĝi estas la komputila
program-verko de la Rusa Esperantisto, S-ro. Jurij Finkel. Jen la mesaĝo:

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6

Post 5-jara pauxzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de
la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.

EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn cxapelitajn literojn
en cxiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word,
Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto
de ĉapelitaj literoj, kaj ankaux atribui ĉapelitajn literojn rekte al
certaj klavoj.

Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas
aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per
maldekstra musbutono.

La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elŝutebla ĉe
http://www.esperanto.mv.ru/E

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.